Deprecated: Function set_magic_quotes_runtime() is deprecated in /home/esperant/domains/esperanto.pl/public_html/malnova/textpattern/lib/txplib_db.php on line 14
Esperanto.pl: Volontuloj de Bona Espero

nazwa:

e-mail:

www:

tresc:

Esperanto.pl

Volontuloj de Bona Espero

Roman Dobrzyński 14.10.2008 21:45

Mi sentis min en Bona Espero guto malgranda,
kiu konstante frapante, traboras la monton granitan.
Aneta Ubik – volontulino 2004

Ursula, kiom da volontuloj trapasis Bonan Esperon?

Se vi pensas ankaŭ pri gastoj kaj kelkhoraj vizitantoj, ilia nombro estas malfacile fiksebla, ĝi ampleksas eble kelkajn milojn da personoj. Unue ni difinu la nocion „volontulo”. Temas pri homo, kiu propravole kaj per propraj rimedoj venas ĉi tien, vivas dum kelka tempo en Bona Espero kaj kontribuas al ĝia evoluo laŭ siaj deziro kaj kapablo. La nombro de tiuj personoj superis cent.

Kiu plej longe volontulis en Bona Espero?

Delikata demando!

Kial?

Ĉar mi devas paroli pri mia edzo kaj mi mem; ni volontulas en Bona Espero jam 33 jarojn. Volontuloj estis ĉiuj fondintoj de Bona Espero, inter ili la bravaj virinoj Neuza, Inês, Carmélia – kiuj ankoraŭ vivas – kaj la june forpasinta Elisabeta. La ĉefa fondinto de Bona Espero, Arthur Vellozo estis ligita kun la verko de sia vivo dum 26 jaroj. Li ripozas en ĝia tero laŭ sia antaŭmorta volo. La aliaj volontuloj, ĉefe brazilanoj, pasigis pli malpli unu jaron, dum eksterlandanoj estis ĉiam limigitaj pro vizo, kiu ĝenerale validas nur tri monatojn.

Alvenas volontulo al Bona Espero. Kion li devas fari?

Jen stereotipa demando: Kion mi devas fari? Tiel komencas multaj volontuloj kaj ofte plu demandas: Kiom da horoj mi devas labori? Ekde kioma ĝis kioma? Kie mi trovu laborvestaĵon? Ĉu dimanĉe oni laboras? Mi respondas: Vi nenion devas. Se vi volas, vi povas kontribui per via laboro, aparte en tio, kion vi speciale kapablas aŭ ŝatas. Ĉi tie oni ne stampas laborkartojn, ĉar ĉiu scias, ke diurno daŭras 24 horojn. Sabate kaj dimanĉe Bona Espero ne funkcias kiel lernejo, sed ekzistas Bona Espero kiel familio kaj tiam la instruistoj, ĉiam lacaj, eĉ pli kalkulas je via helpo. Klariginte al volontulo, ke li nenion devas, mi informas: Nur ne kalkulu, ke oni servos vin. Ĉi tie ĉiu sin mem prizorgas, mem ordigas sian loĝejon, mem lavas siajn vestaĵojn.

Ĉu ĉiam volontulado komenciĝas per tiuj instrukcioj?

Ne, kiu volas labori, facile mem trovas lokon, kie li estas bezonata. Ofte la situacio altrudas taskojn. Tiel okazis tuj post nia alveno. Brila volontulo estis Sirio Silva, kiu venis por duono da jaro instrui al niaj filoj la portugalan lingvon, sed li faris kun ili ankaŭ alian malfacilan laboron. Ili konstruis ĉirkaŭ la sidejo de Bona Espero barilon, du kilometrojn longan, kiu ankoraŭ nun ekzistas.

En la tiama tempo nur la vojaĝo de Braziljo al Bona Espero estis heroa ago. Ĉu ne?

Tiel oni povas nomi aventuron de la germanino Elisabeth Rittersbach. En Braziljo neniu ŝin atendis, ĉar ŝia aviztelegramo alvenis du semajnojn post ŝia alveno. En la flughaveno ŝi klopodis lui taksion, sed neniu taksiisto sciis pri Alto Paraiso. Feliĉe ŝi kunhavis detalan mapon eĉ kun la vojo ĝis Bona Espero. Fine unu taksiisto konsentis veturi kontraŭ ducent dolaroj. Ekde mateno ĝis malfrua nokto la taksio penis venki la teruran vojon sen asfalto, plenan je truoj kaj kun pluraj provizoraj pontoj. Jam en profunda malhelo oni devis halti antaŭ la senponta rivereto Buriti. Elisabeth rakontis, ke tiam ŝi kaj la taksiisto ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj ambaŭ ekploris. La komune verŝitaj larmoj kuraĝigis ilin pene trapaŝi la akvon. La aŭtomobilo restis kun la valizoj sur la alia bordo kaj la malgraŭvole romantika paro ekmarŝis ses kilometrojn plu, ĝis kiam ekvidis lumon en fenestro. Tio estis la „pionira domo”. La pordon malfermis la usona volontulino Martha, kiu ekvidinte en malhelo nekonatajn homojn kaj konsiderante ilin brazilanoj, energie ripetadis: Ursula, Giuseppe, Ursula, Giuseppe! – kaj montris permane la direkton al la „blanka domo”, kiu estis tiam centro de Bona Espero.

Ĉu Elisabeth ne parolis Esperanton?

Ambaŭ parolis ĝin tre bone, sed ili ne povis interkompreniĝi, ĉar verŝajne unu pro laco alia pro timo ne konjektis, ke en la sovaĝejo meznokte oni povas konversacii kun fremda persono en la Zamenhofa lingvo. La malfeliĉa duopo transpaŝis la ponton super la rapidakva rivereto Mulungú, bonŝance tiumomente ekzistantan, kaj grimpis per la lasta forto al la „blanka domo”.

Tie ilia Kalvario finiĝis en viaj brakoj.

Estis ironio de la sorto, ke tiam mi kun Giuseppe troviĝis en Braziljo, kien ni veturis pro mia rompita piedo. Se la fatala telegramo venus ĝustatempe, ni povus tute bone akcepti Elisabeth en la flughaveno kaj transporti ŝin la sekvan tagon al Bona Espero. En la blanka domo, kiel prizorganto de dekkvin knaboj, estis nia filo Dario, tiam deksepjara. Li lerte aranĝis dormlokojn por ambaŭ neatenditaj gastoj. Elisabeth rapide ekvilibriĝis de la vojaĝtraŭmato, ĉar ŝi alfrontis interesan taskon. Bovino tuj post la nasko de ido mortis pro la piko de serpento. Nia nova volontulino provis kompensi al la orfo la perdon de la patrino. Ŝi nutris ĝin per lakto el botelo kaj zorgis kiel veran bebon, eĉ loĝigante ĝin dum kelka tempo en aparta ĉambro de nia domo. Ĝi estis la plej feliĉa bovido en la historio de Bona Espero kaj eble unusola en la mondo, kiu komprenis Esperanton, ĉar vigle reagis, aŭdante sian nomon: „Bovido!”

Foliumante la gastlibron de Bona Espero, mi haltis ĉe la enskribo de Aneta Ubik kaj decidis ĝin uzi kiel moton por tiu ĉi ĉapitro. Kiu estas tiu „guto malgranda”?

Aneta Ubik estas polino, vivanta en Germanio kun sia familio, kiu migris tien en la okdekaj jaroj. En 2004 ŝi, kiel deknaŭjara studentino, pasigis en Bona Espero ses monatojn, sed ŝia kontribuo ampleksis rezultojn, kiuj ĝenerale postulus multe pli longan tempon. Aneta neniam demandis, kion fari, ĉar ŝi ĉiam estis tie, kie mankis labormanoj: en kuirejo, en ĝardeno, en la domoj, jen balaante, jen instruante la infanojn aŭ ludante kun ili…

Do, ĉiam „konstante frapante..”

La instruadon de Esperanto Aneta konsideris sia misio kaj faris tion lerte kaj gaje. Ŝia Esperanto estis admirinda, sonis nature, ĉarme. La televida filmproduktejo „União Planetaria” invitis ŝin por intervjuo, dum kiu oni aludis artefaritecon de Esperanto. Mi ne komprenas, pri kio vi parolas – ŝi diris – Esperanto estas por mi la plej natura lingvo en la mondo, ĉar dum la tuta vivo mi parolas ĝin kun mia patro. Evidentiĝis, ke Aneta reprezentas raran fenomenon de familia trilingveco. Hejme ŝi parolas: Esperante kun la patro, pole kun la patrino kaj germane kun sia fratino, kiu estis nur jaraĝa, kiam la familio venis al Germanio; ŝia „natura” lingvo estas la germana. Tiu trilingveco efikis propedeŭtike, Aneta facile lernas lingvojn, parolas dekon da ili kaj nun pensas pri diplomatia kariero.

En 1996 mi vizitis Bonan Esperon, kiun estris dum via foresto juna polo, Marian Łuczywo. Li rakontis al mi, ke estante dekkvarjara knabo, vidis en la Pola Televido mian filmon ”Angulo de Bona Espero” kaj decidis lerni Esperanton por viziti „Bonan Esperon”.

Ankaŭ li estis brila volontulo, laborema kaj respondeca. Kun plena fido ni lasis lin prizorgi la aferojn de Bona Espero dum tuta monato. Li estis diplomita esperantisto, ĉar studis la lingvon en la Budapeŝta Universitato, sed li efike instruis ankaŭ matematikon. Foje venis ŝtata lerneja inspektorino kaj ne volis kredi, ke per Esperanto oni povas lerni matematikon kaj poste miris, ke ŝi perfekte komprenas la lecionon de Marian. La polan volontulon vizitis lia korea amikino kaj ili kune forveturis. Antaŭ nelonge ni eksciis, ke ili estas geedzoj kaj posedas vendejon en Budapeŝto.

Modela volontula paro estis Krzysztof Magdziak kaj Agnieszka Drelich el Toruń. Ili unue detale informiĝis pri Bona Espero, poste veturis al Francio por rikolti vinberojn kaj tiamaniere gajnis monon por flugbiletoj. Ili pasigis en Bona Espero ses monatojn en la jaro 1999 kaj postlasis la plej bonan memoron pri si.

Per kio ili distingiĝis?

Krom sia laboremo, ĝojo kaj optimismo la pola paro surprizis per fantazio. Ili aranĝis ludojn, en kiuj infanoj kaj plenkreskuloj plenumis siajn rolojn. Foje ili transformis la manĝejon en kvinstelan restoracion. La infanoj, forminte parojn, preparis por si ŝikajn vestaĵojn. Mi jam rakontis, ke en pakaĵoj el Eŭropo ni foje ricevis elegantajn vestaĵojn, kravatojn, balrobojn tute ne utiligeblajn en Bona Espero. Kristoforo kaj Agnesa bele aranĝis la internon de la „restoracio” kaj pentris luksajn menukartojn. Multaj pladoj estis fakte diversspecaj picoj, sed portis nomojn de rafinitaj manĝaĵoj. Kvar knabinoj estis trejnitaj kiel kelnerinoj. Tiu „festeno de Lukulo” en Bona Espero ne nur amuzis la infanojn, sed ankaŭ donis al ili senton de digno, same la „kelnerinoj” sentis plenumi gravan profesion. La sekvan tagon ili siavice estis priservataj de aliaj „profesiuloj”. Vi povas imagi, kiel oni amuziĝis.

„Mi venis instrui, sed estas mi, kiu lernis plej multe.” Notis en la gastlibro Sara Maria Karlsson, kiu venis el Svedio en 1994. Kion ŝi instruis kaj lernis?

Sara sukcese instruis Esperanton, sed antaŭ ĉio ŝi bonege laboris interalie en la kampo, kion ŝi neniam antaŭe faris. Sara apartenis al tiu kategorio de volontuloj, kiuj ĉiam mem sciis, kion necesis fari. Hazarde ŝi brile propagandis por Esperanto okaze de la monda futbalĉampionado. Ni estis kun ŝi en la granda havenurbo Natal, ĝuste kiam ĉiuj brazilanoj pasie diskutis pri la matĉo inter Brazilo kaj Svedio. Kiam oni eksciis pri Sara, tuj ĉirkaŭis ŝin ĵurnalistoj des pli, ke ŝi estis bela blondulino. Kompreneble la lingvo de ĉiuj intervjuoj estis Esperanto kaj Sara ne preterpasis la okazon, por paroli pri ĝi. Cetere, ŝi tiamaniere provis elturniĝi el la futbala temo, en kiu ŝia scio estis limigita. Kiel la svedino, same la finnino Salme Tiili malkonfirmis la ĝeneralan opinion pri la skandinava melankolio kaj neparolemo. Salme volontulis tri monatojn en la jaro 2000. Ŝi laboris „formike” kaj instruis „komike”. Kie oni aŭdis ridadon de infanoj, tie estis trovebla la finnino.

„En Bona Espero mi eksciis, ke ananasoj ne kreskas sur arboj, kaj lernis transpreni respondecon.” Tiel skribis la 11-an de decembro 2001 Tobias Spelz.

Li estis germana junulo, kiu elektis kiel temon de sia abiturienta ekzameno Esperanton, pli frue sciante pri ĝi nenion. Li lernis la lingvon per interreto, kie li ankaŭ trovis informojn pri Bona Espero kaj skribis al ni pri sia deziro volontuli. Li estis akceptita en Braziljo de alia nia volontulo, kiu evidentiĝis lia unua interparolanto en la lingvo internacia. Tobias estis junulo, kiu neniam pigris, mem kapablis trovi al si utilan okupon. Li multe ludis kun la infanoj kaj post lia trimonata estado ili rimarkeble progresis en Esperanto.

Sub la dato 02.01.1987 mi trovis en la gastlibro jenan enskribon: „La homo devas havi kuraĝon respondi: al printempo per floro, al kampo per grajno, al vero per vero, al amo per amo kaj al morto per vivo.” Tian predikon lasis Amilton Jorge Reis el Cuiabá. Kiu li estis?

Kvankam pasis 20 jaroj mi memoras tiun inteligentan junulon el la ŝtato Mato Grosso. Li venigis grupon de esperantistoj, kiuj ne longe restis. Tiaj vizitoj ne permesas fiksi, ĉu la vizitanto estas volontulo aŭ gasto. Okazas, nun pli ofte ol antaŭe, ke esperantistoj, aparte junaj, konsideras Bonan Esperon kiel senpagan turisman entreprenon. La scipovo de la lingvo internacia estas kvazaŭ pasporto, rajtiganta al senpaga turismado. Ni neniam rifuzas gastigadon al esperantistoj, kiuj preterpase vizitas nin. Eĉ ni membras en la reto „Pasporta Servo”. Tamen fariĝas problemo, kiam samideano sin proponas kiel volontulo kaj post sia alveno transformiĝas en gaston aŭ turiston. Jen juna rusino, kiu en 2006 anoncis sian deziron volontuli dum tri monatoj. Ŝi ricevis monon por flugbileto de Germana Esperanta Fondaĵo kaj poŝmonon de danaj esperantistoj. Bona Espero siaflanke multe streĉis por certigi al ŝi vizon kaj sin devontigis plene respondeci pri ŝi. La junulino alvenis, iom laboretis, sed ĉefe ŝi pasigis longajn horojn antaŭ la komputilo, verkante artikolojn por moskva ĵurnalo, krome okupis interreton kaj telefonon. Post apenaŭ unu monato ŝi anoncis sian decidon forlasi Bonan Esperon kun la celo fari rondvojaĝon laŭ la esperantista itinero.

Jen instrua ekzemplo, kiel oni povas turismi per la bonvolo de esperantistoj.

Mi povus citi pli multajn kazojn, kiuj montras, ke volontuloj ne ĉiam komprenas la celojn de Bona Espero kaj foje imagas la bieno-lernejon konforme al siaj deziroj. Juna dano, venis en la jaro 2005 praktiki „veganismon”, alivorte nutri sin nur per fruktoj laŭ la konvinko, ke ili baldaŭ estos ĉefa manĝaĵo de la homaro. Bona Espero evidentiĝis ĝusta loko por tiu dieto, sed li venis en malĝusta momento, kiam rikolteblaj estis nur papajoj kaj oranĝoj. La menuon limigitan nur ĝis du pladoj, la vegano devis rekompenci kvante. Baldaŭ fruktoj mankis por la infanoj, kiuj nur povis ĵaluze observi, kiel la volontulo tranĉas papajon post papajo. Iumomente Bona Espero, eble la unuan fojon en sia historio, prezentis strangan bildon de paradizo sen fruktoj. La dano-vegano devis translokiĝi al Braziljo, kie plu gastigis lin esperantistoj. Tiu kazo, same kiel kelkaj aliaj, ĵetis ombreton sur Bonan Esperon. La gastamaj brazilaj esperantistoj rajtas kredi, ke ili tiamaniere helpas aŭ eĉ subvencias nian institucion, ĉar la gastigataj volontuloj estas iusence integra elemento de Bona Espero. Sed la plej miskomprena estis la malemo de kelkaj volontuloj rilate al la infanoj. Veninte al la bieno-lernejo, ili miris, ke tie troviĝas infanoj.

Ĉu ili preferus seninfanan infanejon? Ĝi estas teorie defendebla, kiel, ekzemple, senalkohola viskio.

Mi ne certas, ĉu via komparo ĝustas sur la eduka kampo, sed iusence vi pravas. Tiuspecaj volontuloj ŝatis fermi sin en „ebura turo” de teoria amo, frateco, amikeco, estante tute indiferentaj rilate al la infanoj, atendantaj praktikan aplikon de tiuj teorioj.

Certe ne sidis tie Claudete Polozzo el Pato Branco, kiu en la gastlibro sub la dato 01.10.99 skribis: ”Ne sufiĉas paroli pri amo, sed necesas praktiki ĝin. Tion mi vidis en Bona Espero.”

Kaj tia estis la sinteno de la grandega plimulto da volontuloj, kiuj zorgis pri la infanoj kun malfermita koro. La esenca problemo de Bona Espero neniam estis nur mono, sed homoj, pli precize – volontuloj. Sen ilia kontribuo Bona Espero ne atingus sian kvindekjaran jubileon. Aliflanke kelkaj volontuloj provokis gravajn krizojn, sed en la ĝenerala bilanco ili reprezentas malgrandan nombron. Dum tiuj neforgesindaj volontuloj estas plu bezonataj kaj esperataj.

Komentarze

  1. Silvia Garnero 20.10.2008 16:55 #

    Tiu ĉi artikoleto multe kortuŝis min ĉar mi estis, en la jaro 1974a, unu el la lastaj italaj lernantoj de Esperanto en kurso gvidata de Sinjorino Ursula Grattapaglia, kiu tuj poste veturis al Brazilo por prizorgi Bonan Esperon. Mi deziras per tiu ĉi mesaĝo gratuli kaj amike saluti gesinjorojn Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia kiujn mi neniam forgesos.

  2. kristoforo 09.03.2010 22:37 #

    Mi audis prelegon de samideano Dobrzyński,ankou mi vidis filmon pri Bona Espero.Inter multaj interesajxoj pri Bona Espero,oni diris ke pro acido de tero en Bona Espero ne powas kreski diversaj legomajxoj kaj grenoj.Post reveno el UK en Bialistoko en televido mi vidis programon pri Brazilio el tempo antau alveno de europanoj kaj oni diris ke kamparanoj el tiu cxi epoko solvis problemojde de acida tero kaj tero por agrikulturo oni nomis “TERA PRETA”.

Dodaj komentarz